Sendu al mi komentojn

24 aŭgusto, 2010.

Pro neceso iom vojaĝi ne estos pli da blogado dum aŭgusto.

reen al la indekspaĝo

23 aŭgusto, 2010.

LA MITA KUNPREMO DE LA TEMPO. Zeŭso transformas Ion (kun kiu li enamiĝis) en bovinon por kaŝi ŝin de ĵaluza Hera. Sed Hera — kiu scias tre bone ke la bovino estas Io — petas de Zeŭso la belan bovinon kiel donacon, kaj Zeŭso ne povas rifuzi sen sin perfidi. Zeŭso do donacas Ion, en la formo de bovino, al Hera. Hera elektas Arguson por gardi la bovinon, ĉar Arguso havas cent okulojn, kaj dum per iuj okuloj li dormas, per aliaj li gardas. Por liberigi Ion Zeŭso sendas Hermeson, kiu rakontas al Arguso enuigan rakonton kaj fine dormigas ĉiujn okulojn de Arguso. Tuj Hermeso mortigas Arguson, kaj Io estas (provizore) liberigita.

Rimarku kio sekve okazas: Hera prenas la cent okulojn de la morta Arguso, kaj metas ilin en la voston de la pavo, ĉar la pavo estas la plej ŝatata birdo de Hera. Sed kial la pavo estas la plej ŝatata birdo de Hera? Pavo estas nenio sen sia impona vosto! Ĉu Vi rimarkas do kiel la tempo estas kunpremita? La pavo jam havas la okulojn en sia vosto kiam Hera metas ilin tien — ne vere temas pri du apartaj eventoj sed pri unu fenomeno. La "kaŭzo" kaj la "rezulto" unuiĝas. En la mito, la tempo estas do nur subjektiva sperto de vivestaĵoj, kiel en la moderna fiziko.

La kunpremado de la tempo estas tre ĝenerala en rakontoj, en mitoj. Ekzemple posteulo de Io estas Heraklo, kiu "poste" liberigas Prometeon; sed tiu liberigo kvazaŭ jam estas fakto kiam Io renkontas Prometeon, kaj eksplikas la renkontiĝon (traktatan kaj de Esĥilo kaj de Ovidio). Fakte Prometeo mem profetas sian liberigon! La antaŭvidataĵo sensignifas sen la antaŭvido, kaj inverse, sed kiel tio povas esti, se je la tempo de la antaŭvidataĵo la antaŭvido "jam ne ekzistas"? La problemo estas solvita se la tempo estas dimensio: "pasinta" evento ne "ĉesas ekzisti" sed restas en sia loko laŭ la dimensio — kiel en signifohava rakonto (mito).

reen al la indekspaĝo

22 aŭgusto, 2010.

ĈU HOMARANISMO ESTAS HUMANISMO? Ofte oni obskurigas la distingon (ekzemple ĉi tie); la temo meritas zorgan studon. Tamen mallonge eblas noti: la homaranismo de Zamenhof, laŭ mia kompreno, emfazas la unuecon de la homaro spite etnajn, lingvajn kaj naciajn limojn. T.e., en la homaranismo la centro de atento estas la artefariteco de interhomgrupaj limoj, kaj nia devo estas transcendi tiujn limojn. Tiu emfazo realiĝis en la formo de kosmopolitismo, sennaciismo kaj la cetera ne strikte lingva aparato de la Esperanto-movado, plus la interlingvo. Pro tiu emfazo la Esperanto-movado trovis sian politikan hejmon ie en la maldekstra parto de la politika spektro.

El la "Deklaracio" eblas citi Zamenhof-on mem: "...la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo."

"Humanismo" siaflanke havas multajn signifojn, sed en neniu el la signifoj troveblas la ĵus-nomita emfazo pri dividiteco de la homaro kaj transcendo de limoj. Se ni atentas nur la historian humanismon, ni trovas precipe priokupiĝon pri la antikvaj literaturoj de Okcidento; la kristana religio estis en centra loko; nenie troveblas la homaranisma celo "eltiri la bonon el ĉiuj religioj" ktp. Se ni atentas anstataŭe nuntempajn formojn de humanismo, ni trovas emfazon sur sekularismo kaj sistemoj de etiko kaj moralo alternativaj je tiuj de la historiaj religioj. Ankaŭ en tia formo de humanismo mankas konscio pri etnaj, naciaj, lingvaj limoj por transcendi.

Por kroni la argumenton, Zamenhof uzis "neŭtralismo" kiel alternativan nomon por sia doktrinaro. Ne imageblas uzi terminon "neŭtralismo" por iu speco de humanismo; tio estus simple sensignifa.

Por mi, sekve, homaranismo kaj humanismo estas apartaj fenomenoj; mi ne vidas ĝis nun ke ili precize interkonfliktas, sed mi esperas iam havi tempon plene disvolvi la temon.

reen al la indekspaĝo

21 aŭgusto, 2010.

PUNOJ KAJ REKOMPENCOJ POSTMORTAJ ne estas unike kristana ideo. La pli malfruaj helenaj poetoj (pli malfruaj ol Homero) klare priskribis mondon de la mortintoj kiel lokon, kie malbonuloj puniĝas kaj bonuloj rikoltas sian rekompencon. Klare, sed ne detale. Multe pli detalan bildon pentris Vergilio. Sed eĉ por la helenoj, la fora bordo de Oceano, la granda rivero fluanta ĉirkaŭ la diska tero, estis la hejmo de la benataj. Ne estis neĝo tie, kaj tre mallonga vintro; ne estis fulmotondroj. De Oceano la okcidenta vento blovkantis por ĝojigi la animojn de la homoj. Tien iris postmorte tiuj, kiuj dumvive tenadis sin puraj.

Alia "kristana" ideo trovebla inter la helenoj estis dio, kiu mortas por aliulo: nome la centaŭro, Kirono, senmorta estaĵo, volonte suferas kaj mortas (en unu rakonto) por liberigi Prometeon. La rakonto iom strangas, ĉar Zeŭso tuj akceptas la sindonon de Kirono sen ia raciigo.

Ankaŭ paralela kun la biblia rakonto estis inter la helenoj rakonto pri granda inundo. Homoj fariĝis tiel malbonaj, ke Zeŭso decidas detrui ilin, do sendas inundegon kiu kovras la tutan teron, escepte de la pinto de la monto Parnaso. Pluvas naŭ tagojn kaj noktojn, poste alvenas al tiu pinto ligna kesto, en kiu estas viro kaj virino. Kiuj ili estas? Legu mem la miton!

reen al la indekspaĝo

20 aŭgusto, 2010.

DIFERENCOJ INTER USONANOJ KAJ EŬROPANOJ. Estas kaj ĉiam estis granda akceptemo pri supozeble profundaj diferencoj inter usonanoj kaj eŭropanoj. Ambaŭ homgrupoj profitas de tiu emfazo kaj kredas sin superaj. Kaj kiel ĉiam, nescio nutras antaŭjuĝojn, kaj antaŭjuĝoj nutras plian nescion. Peter Baldwin, usona profesoro pri historio, argumentas en sia nova libro* surbaze de multaj statistikoj, ke la diferencoj estas en la realo malgravaj, kaj ke fakte la diferencoj inter Europo kaj Usono malpli grandas ol la diferencoj inter iuj eŭropaj landoj: "Stokholmo pli similas al Minneapolis ol Helsinko al Tesaloniko".

Mi ne legis la libron (jen plena recenzo), sed laŭ la recenzo Baldwin provas montri per siaj statistikoj specife ke (i) usonaj impostoj estas pli laŭenspezaj ol tiuj de tuta Eŭropo; ke (ii) bonfart-provizoj en Usono estas pli donemaj ol tiuj de la bonfart-ŝtatoj; ke (iii) la germanoj estas eĉ pli procesemaj ol la usonanoj; ke (iv) Usono elspezas proksimume same por publika edukado kiel Europo, kaj kun similaj rezultoj (inkl. negativajn); ke (v) malpliigo de karbona dioksido pli sukcesas en Usono ol en naŭ eŭropaj landoj; ke (vi) francoj, aŭstroj, svisoj, germanoj kaj italoj — malgraŭ siaj multekostaj publikaj transport-sistemoj — posedas pli da aŭtoj per capita ol usonanoj.

Mi mem antaŭe blogis ke kaj usonanoj kaj eŭropanoj spitas laŭplaĉe la racion kaj la sciencon; nur malsamas la objektoj. Multaj usonanoj "kredas je Dio" kaj kontraŭas abortigadon, sed multaj eŭropanoj timas gene manipulitajn manĝaĵojn, supozeble emas kredi je aŭgurist(in)oj, kaj akceptemas pri ekstravagancaj konspir-teorioj. Sed ŝajne la ekzemploj de la recenzisto emfazas ne tiom la similecon inter la du homgrupoj, kiom simple troigojn pri Usono.

Estus tragedio se la statistikoj de Baldwin estus ĉiupunkte findindaj, ĉar Eŭropo multe pli atentas Usonon, ol Usono Eŭropon; Eŭropo do pli erarus pro la trovoj. Sed la vera tragedio (kaj tute atendebla) estas ke preskaŭ neniu legos la libron de Baldwin, kiu plej bezonas legi ĝin.

* The Narcissism of Minor Differences: How America and Europe are Alike [la narcisismo de etaj diferencoj: kiel Usono kaj Eŭropo intersimilas], Oxford University Press, 2009)
reen al la indekspaĝo

19 aŭgusto, 2010.

Skribis Maria Sandelin pri mia blogero de la 15a (vidu sube):

Saluton!
Pri la temo "Stieg Larsson" mi povas rekomendi blogaĵon ankaŭ de Manuel Pancorbo: http://bitakoro.blogdns.org/persone/svedaj-krimromanoj/.
Kaj cetere — Sigrid Undset estis ne svedo... sed norvego.
Ĝojante ke vi denove blogas,
Maria

Dankon pro la kuraĝigo, la korekto kaj la aldono. Jes, mi devintus memori ke Sigrid Undset estas norvega, ĉar en Usono, ĉu prave ĉu malprave, oni konsideras Norvegion kiel "la realan Skandinavion" kaj do tiu lando restemas en la menso — supozeble. Mia menso tamen tre likas. (Mi korektis tion sube.)

Temante pri Larsson, alia krim-romanisto, kies ĉefrolanto estas ĵurnalisto kaj samtempe detektivo estas usonanino Lilian Jackson Braun. Ŝi verkis longan serion da rakontoj, ĉiu el kies titoloj komenciĝas per "The cat who..." [la kato, kiu...]. La unua estis ekzemple _The Cat Who Could Read Backwards_ [la kato, kiu povis legi retro]. En tiuj romanoj, katoj efektive solvas krimojn.

reen al la indekspaĝo

18 aŭgusto, 2010.

NOVA REKORDO. Milionoj da parolantoj? Nura bagatelaĵo kompare kun "Zamenhof... spoke Latin and Greek..." en Intervjuo kun Sabira Ståhlberg (2000), danke al la blogo de Ralph Dumain. Laŭ la esperanta Vikipedio, Ståhlberg iam estis membro de la Akademio de Esperanto.

* * *

"... insektoj devas esti pli bongustaj, ol la griza supo, kiun proponas la bestoĝardenestro."
Tim Westover, Marvirinstrato, p. 14

Pro la romanoj de Dickens, aparte Oliver Twist kaj Nicolas Nickelby, nuntempuloj firme kredas, ke en orfejoj de 19-jarcenta Anglio oni nutris la geinfanojn per akveca kaĉaĉo, se ne figusta verŝajne sengusta. Eĉ prizon-manĝaĵo pli bongustis, diras oni eĉ nun (serĉu rete se Vi dubas la ĝeneralecon de tiu opinio).

Sed membroj de la brita Royal Society of Chemistry pasintjare scivolis la veron pri la orfeja ĉefmanĝaĵo. Ili do enketis, kaj surbaze de aro da 19-jarcentaj receptoj, ili rekreis la supozeble apenaŭ manĝeblan kuiraĵon; la rezulto estis speco de poriĝo, kiun la BBC poste proponis al anoj de la publiko en Londono, por scii ties reagojn. La reagoj fakte estis miksaj; ŝajne la plado ne estis tiel malbona.

Ni vivas, kaj ni lernas.

reen al la indekspaĝo

17 aŭgusto, 2010.

NENIU. Se oni petus de mi mian unuan impreson pri vivado en ĉi tiu montara regiono, mi tuj respondus: vastegaj senhomejoj.

De veturanta aŭto oni vidas mil naturpadojn tra arbaroj, mil pacajn herbejojn, mil helverdajn deklivojn, sennombrajn rojojn kaj riverojn, kie estas neniu — neniu, eĉ ne besto krom birdoj. En la plej belaj lokoj sur la tero estas neniu! Kaj oni imagas sin iranta laŭ tiuj padoj, vaganta en tiuj herbejoj kaj laŭ la riveroj aŭ kuŝanta sur pacaj deklivoj, kaj ne povas ne murmuri al si: Tamen esse est percipi (ekzisti estas perceptiĝi). Kaj pro tio facilas imagi, ke tiuj belegaj ripozejoj fakte plenplenas je feoj, unikornoj, nimfoj, najadoj de ĉia speco, nevideblaj por ni, sed videblaj unu al la alia, kaj al birdoj hazarde apudiĝantaj. Kaj fine oni pensas al si: fine mi komprenas la helenojn.

Kaj ankaŭ la britojn, en kies literaturo pluvivas tiaj vivestaĵoj, rimarkinde pli ol en surkontinentaj literaturoj. Ĉar tre longe la tero apartenis nur al nevideblaĵoj.

reen al la indekspaĝo

16 aŭgusto, 2010.

LINGVOJ KONTRAŬ LA SCIENCO. Sunleviĝo, sunsubiro — tiaj esprimoj restas rezolute en niaj lingvoj, jarcentojn post ekscio, ke la tero rondiras ĉirkaŭ la suno. Sed estas pli drastaj ekzemploj.

Glacio estas malvarmega, ĉe ne? Ĉiam kaj en ĉiuj eblaj mondoj? Ne; glacio povas esti varmega, kaj ne nur en ebla mondo, sed en tiu ĉi mondo. Glacio estas solida stato de (kutime surtere) H2O, kaj rezultas ne nur de malvarmigo sed ankaŭ de premego. Estas planedoj teorie rondirantaj fremdajn sunojn, kies supraĵoj konsistas el ĉiokovraj oceanoj, kilometrojn profundaj; sub tia oceano estas tavolo de ĝisblanke varmega akvoglacio sub enorma premego. Tia glacio povas ekzisti ankaŭ sur nia tero — sed nur en laboratorioj. La fiziko konas akvajn kristal-strukturojn VII, X, kaj XI. Tamen ŝajne ni eterne diros "frida kiel glacio" kiel ni diras "la suno leviĝas" k.s.

reen al la indekspaĝo

15 aŭgusto, 2010.

STIEG LARSSON. Maria Sandelin pasintjare blogis pri la romantrio de Stieg Larsson, "internacia furoro" kiel ŝi prave nomis ĝin, kaj nun ankaŭ usona furoro. Antaŭ kelka tempo mi kaptiĝis de la unua el la trilogio (en Usono, almenaŭ, ĝi nomiĝas "the Millennium Trilogy") kiel fiŝo sur hoko; poste ankaŭ la duan mi voris, kaj nun senpacience atendas la broŝuritan version de la tria. (Temas kompreneble pri la anglaj tradukoj.)

Kial la furoreco? Evidentas la talento de la aŭtoro, sed sendube alia ĉefa faktoro estas, ke malgraŭ la teoria centreco de ĵurnalisto Mikael Blomkvist, la plej interesa figuro estas la virino Lisbeth Salander. Ĉiuj ŝatas vidi triumfon de senhelpulo, kaj Lisbeth estas viktimigita de la socio en pluraj rilatoj. Kiam ŝi rebatas, ŝi vere rebatas! Kaj ankaŭ la rilato inter Blomkvist kaj Lisbeth fascinas.

Antaŭ Larsson la sola moderna sveda aŭtoro, kiun mi legis, estis Sigrid Undset: Kristin Lavrandatter, rakontoj pri Mezepoko. [Korekto: Sigrid Undset estas norvega, ne sveda; vidu supre]

reen al la indekspaĝo

14 aŭgusto, 2010.

Skribis Behrouz Soroushian (Beĉjo) kaj Jorge Camacho pri mia blogero de 11 aŭgusto (vidu sube):

Kara Ken,
Mi ne scias la veron. Povas esti ke iuj sciencistoj sentis teorion de S-ro Lemaître tro religia, aŭ eble rifuzis akcepti ĝin ĉar li estis belga sacerdoto. Sed lia teorio kiu estis surbaze de matematikaj kalkuloj ne estis perfekta. Ekzemple li ne sukcesis ĝuste taksi la valoron de konstanto kiun ni hodiaŭ konas kiel la konstanto Hubble. Ankaŭ se rapido je kiu laŭ teorio de Lemaître la universo ekspansiiĝas estis ĝusta, tiam ne ekzistis sufiĉa tempo por formiĝo de steloj kaj galaksioj. Tiuj problemoj ne estis senefikaj por malakcepto de lia teorio. Estas interese scii, ke jarojn antaŭ Lemaitre (en 1922) la soveta fizikisto, Alexander Friedmann, proponis similan teorion kaj lia teorio ankaŭ ne estis varme bonvenigita de Einstein (li tamen ne estis sacerdoto).
Amike vin salutas,
/behrouz

Vi pravas; mi devas malkonfesi, ke Lemaître estis la unua. Sed — kaj mi tute ne kompetentas juĝi la aferon — oni diras, ke la laboro de Friedmann egale apogis la stabilstatan kaj la praeksplodan teoriojn. Mi supozas, ke tio ne validis en la kazo de Lemaître. Kaj certe estas pli da dramo en la rakonto pri Lemaître, ĉar jen sacerdoto disputas kun Einstein, kaj montriĝas prava. Kaj la praeksploda teorio ŝajne plej ofte nomiĝas "la Lemaître-teorio", malofte se entute iam "la Friedmann-teorio". En libro de Jane Gregory pri la vivo de Fred Hoyle, Fred Hoyle's Universe (2005), Friedmann neniam menciiĝas, male ofte rolas Lemaître. Ktp. Mi do konkludas — eble erare — ke Hoyle kampanjis specife kontraŭ Lemaître.

Kara Ken,
En la fascina eseo? novelo? poemo? En "Eureka" de Poe mi legis detalan kaj multe pli fruan priskribon de la praeksplodo.
Amike,
Jorge

Mi neniam legis "Eureka" de Poe. (Kiel mi kelkfoje menciis en mia blogo, oni prenas Poe, kurioze, multe malpli serioze en Usono ol en Eŭropo.) Sed vi ja tuŝas sur unu el miaj ĉevaletoj: la maniero, laŭ kiel poetoj ofte anticipas sciencajn disvolviĝojn. Dankon pro plua ekzemplo.

reen al la indekspaĝo

13 aŭgusto, 2010.

NEANDERTALAJ HOMOJ ja apartenis al Homo sapiens laŭ gena esploro far Green, Pääbo kaj 54 gekolegoj publikigita en la revuo Science la 7an de majo, 2010.* Ŝajne la genfluo inter neandertalaj kaj modernaj homoj okazis antaŭ la disiĝo de ĉi lastaj en eŭropanojn, orientazianojn, kaj papueculojn. Sekve necesas reklasi Homo neandertalensis al Homo sapiens neanderthalensis. Mi ankoraŭ skeptikas, ke neandertalaj homoj havis lingvojn en la moderna senco; tamen niaj prauloj ja sukcese internaskis kun ili. Por mallonga resumo vidu Scientific American, aŭgusto 2010 (vol. 303 n-ro 2), p. 34.

* "A draft sequence of the Neandertal genome" http://www.sciencemag.org/cgi/content/full/328/5979/710
reen al la indekspaĝo

12 aŭgusto, 2010.

FILISTROJ. Pluraj studantoj de la homa lingvo ŝajne opinias (eble pro miskompreno de Aristotelo), ke insultaj terminoj precipe signifas "tiuj, kiuj ne estas mi". Sed tiu ideo ne flugas, ĉar la plimulto el la homaro neniam nomas la malplimulton "filistroj" (tiujn homojn, kiuj perverse ignoras sporton, televidon, holivudon kaj aliajn panon-kaj-cirkojn de nia socio, sed preferas sin okupi pri libroj, ideoj, artmuziko kaj similaj hororoj). Nek estas kredeble, ke la plimulto tiel nomus la marĝenulojn, eĉ se ili konus la vorton. Malantaŭ 'filistro' estas kompreneble 'filiŝto', sed kiel la unua devenis de la dua?

Mi ofte rimarkis, ke ĉiam dum la historio de Okcidento, kiam oni volis konstrui universitaton, kaj haveblis monteto, nepre oni lokis la universitaton sur la monteto, por pli apartigi la studentojn kaj fakultatanojn disde la nuraj pleboj de la cetera urbo. La urbanoj sekve disvolvis insultajn nomojn por la universitatanoj, kaj inverse. Kaj en germaniaj universitatoj de la 19a jarcento la studentoj nomis la urbanojn, interalie, Philister. De tio nia "filistro".

La antikvaj filiŝtoj, kompreneble, ne estis semidaj; specife ili ne apartenis al la hebreoj kaj (horora penso por hebreoj) amis la maron. Ili estis fremduloj. De tio venis la moderna uzado de la nomo por "tiuj, kiuj ne apartenas", p.p. marĝena homgrupo. George Santayana mencias en eseo sia, ke Heinrich Heine iam klasis la enloĝantojn de Göttingen en kvar grupojn: profesorojn, studentojn, filistrojn, kaj gebovojn; kaj li zorge aldonis, ke tiuj klasoj ne estas reciproke ekskluzivaj...

Ĉu iu alia lingvo krom E-o distingas inter 'filiŝto' kaj 'filistro'? Mi dubas.

reen al la indekspaĝo

11 aŭgusto, 2010.

GEORGES LEMAÎTRE KAJ LA SKANDALO DE LA ASTROFIZIKO. Vi certe aŭdis pri Albert Einstein, kaj preskaŭ certe Vi aŭdis ankaŭ pri Edwin Hubble. Sed dubinde estas, ke Vi iam aŭdis pri Georges Lemaître.

Georges Lemaître estis la homo, kiu unue proponis la Praeksplodon en 1927. Li disputis kun Einstein, kiu firme malakceptis la teorion de Lemaître, eĉ iom insulte neante ties komprenon pri la fiziko. Sed en 1929 Hubble observis la ruĝenŝovon de la lumo de la plej foraj galaksioj, kaj pruvis la ekspansion de la videbla universo; kaj en 1965 Robert Wilson kaj Arno Penzies hazarde malkovris la kosman fonradiadon, kiu preskaŭ tute firmigis la realecon de iama Praeksplodo. Unu paŝo restis farota, kaj en 1992 George Smoot detektis elektrajn variadojn en la kosma fonradiado, kiuj necesis en la frua universo por prisemi formiĝon de sunoj kaj galaksioj (ĉar en tute homogena universo ne eblus tia formiĝo). Nur kelkajn tagojn, laŭdire, antaŭ sia morto Lemaître aŭdis pri la fina akcepto, eĉ de Einstein, de sia teorio.

Dum tuta duonjarcento oni militis kontraŭ la ideo de Praeksplodo, aparte la fama brita astronomo Fred Hoyle, kiu preskaŭ fanatike oponis ĝin. Kial? Nu — Georges Lemaître estis belga sacerdoto de la Rom-Katolika Eklezio, kaj la Praeksplodo ŝajnis — eksplicite en la kazo de Hoyle — simple "tro religia". Longe kaj per multaj inĝeniaj argumentoj oni strebis defendi la (pli fruan) koncepton de stabilstata universo, sed fine superŝutis la kontraŭ-evidento.

Kial skandalo? Ĝi montras, ke eĉ altrangaj sciencistoj iafoje misgvidiĝas de siaj emocioj kaj antaŭjuĝoj.

reen al la indekspaĝo

10 aŭgusto, 2010.

PER PLUA PARAZITADO sur la blogo de Ralph Dumain mi devas indulgi min. Li ĵus aperigis tre interesan komentarion (2009) de fortano* T. Peter Park pri la kurioza malamego de Ludwig Wittgenstein al artefaritaj lingvoj. Ĝi indas legi.

Sendube multaj homoj, ne nur kelkaj, se ili esprimus sin publike tiuteme, opinius groteska la ideon de artefarita lingvo. La kialo estas klara: oni supozeble amas etnolingvojn pro ties fascinaj vorthistorioj kaj la labirintaj konotacioj de "naturaj" vortoj, kiuj kapriolis de signifo al signifo laŭ la jarcentoj kiel etaj poemoj-en-si-mem. Mi komprenas tiun amon!

Sed tre eble tiaj entuziasmuloj ne konstatas, ke konsiderinda vortstoka elcentaĵo de ajna lingvo havas obskurajn aŭ eĉ tute nekonatajn originojn. Ekzemple esploro farita en 1981 trovis, ke en la angla multaj tre interesaj vortoj (malarkey, raunchy, twerp, zonked, barf, gizmo...) ne havas etimologiojn; t.e. neniu eĉ divenis ĝis nun, de kie ili venis. Ĉu tiaj vortoj subjektive distingeblas disde "artefaritaj" vortoj?

Kaj ni pensu ankaŭ, ke se temas pri lingvo senskriba, sen klerula tradicio kaj sen konataj parencoj, la tuta lingvo malhavas etimologiojn. La diferenco inter tia lingvo kaj artefarita lingvo rilate vorthistoriojn malevidentas, almenaŭ por mi.

Kaj fine, la malamantoj de artefaritaj lingvoj preskaŭ certe ne komprenas la diferencon inter apriora lingvo kaj aposteriora lingvo; ĉi lasta kompreneble ja havas etimologiojn, nur pli buntajn ol tiuj de la etnolingvoj.

* Fortano = kvazaŭadepto de la fama Charles Hoy Fort; homo kies interesiĝoj similas tiujn de Fort.
reen al la indekspaĝo

9 aŭgusto, 2010.

Skribis Walter Klag el Vieno pri mia hieraŭa blogero:

Kara Ken!
"Sed kiam ni diskutas E-poezion, ni neniam diras: ĉiu Esperanta poeto verkas en fremda lingvo!"
Kio estas "fremda lingvo"? En nia familio Esperanto estas la ĉiutaga, kvankam dua lingvo post la germana. Miaj infanoj (nun 22- respektive 24-jara) parolas E-on denaske, ili — kaj ankaŭ mi — havas la impreson, ke ne temas pri fremdaĵo.
Certe temo por senlima diskutado...
Salutas Walter

Jes, kompreneble. Ankaŭ por mi Esperanto ne sentiĝas tre "fremda" post ĉi tiom da jaroj. Mi nur atentigis pri tio, kion ni diras. Se ni volas esti konsekvencaj, "fremda lingvo" en unu kunteksto estas "fremda lingvo" ankaŭ en aliaj kuntekstoj, ceteris paribus.

reen al la indekspaĝo

8 aŭgusto, 2010.

AMARAJ VORTOJ PRI E-POEZIO. Inter lastatempaj aparte interesaj afiŝoj de Ralph Dumain en sia blogo estas tiu de 2010-07-30, enhavanta referaĵon de d-ro Julius Balbin (mi konis lin bone en Nov-Jorko en la 60aj jaroj) titolitan "The secret malady of Esperanto poetry" [la sekreta malsano de Esperanta poezio] (1975). Tre malofte aperis/as negativa komentario pri E-poezio de kompetenta E-isto; jen Balbin skribis: "Our poetry as a whole suffers from a strange ailment which I call 'a secret malady' since even the most intimate friends of the patient seem unaware of its existence. This ailment is its compulsion to look backwards. And the myths tell us what is the penalty for looking backwards." [Nia poezio kiel tuto suferas pro stranga morbo, kiun mi nomas 'sekreta malsano', ĉar eĉ la plej proksimaj amikoj de la paciento ŝajnas ne konstati ĝian ekziston. Tiu ĉi malsano estas la impulso rigardi malantaŭen. Kaj la mitoj sciigas al ni la punon pro retrorigardo.] Balbin citas R. P. Nogueira, ke Kalocsay kaj Baghy, laŭdire inter niaj plej bonaj poetoj, daŭre verkis lirikon dum la cetera poezia mondo turnis sin al novaj poeziaj konceptoj. Tiel "when in the interwar epoch, somewhere in the world, Mayakovski, Eliot, Pound, Ungaretti and Pessoa were revolutionizing poetry, Esperanto poets, in most cases, remained self-complacently gratified with 'green cordialities,' man's brotherhood, flowers and their beloved female . . ." [kiam en la intermilita epoko, ie en la mondo, Majakovski, Eliot, Pound, Ungaretti kaj Pessoa revoluciigadis la poezion, Esperantaj poetoj, en plej multaj kazoj, restis plenaplombe kontentigitaj per 'verdaj afablaĵoj', la interfrateco de la homaro, floroj, kaj sia amata ino...].

Cetere pri ĉi tiu temo mi rimarkis ion interesan: kiam ni diskutas neŭtralecon, ni ne hezitas diri — eĉ fieras diri — ke ĉiu E-isto parolas E-on kiel fremdan lingvon. (Sekve "neniu havas avantaĝon"; kaj tiun argumenton ni povas, kun rezervoj, akcepti). Sed kiam ni diskutas E-poezion, ni neniam diras: ĉiu Esperanta poeto verkas en fremda lingvo! Eble ĉar tre malofte, se entute iam ajn, poeto verkas sukcese en lingvo fremda por si. La plej proksiman analogion eble liveras tiuj eŭropaj poetoj de antaŭaj jarcentoj, kiuj verkis iafoje latine, kiel ekzemple, en Anglio, John Milton. Sed rimarkinde estas, ke ties latinaj poemoj, eĉ se laŭdataj siatempe, ĝenerale ne legiĝas nun eĉ tradukite.

Ni tre bezonas teorion pri E-poezio. Tiurilate interesas alia afiŝo de Ralph Dumain, ankaŭ pri E-poezio (kaj ankaŭ, bedaŭrinde, en la angla). Ŝajnas ke la poezia teorio de George Steiner donas kredeblecon al la nocio de poezio sen nacilingva fundamento, sed ĉu la teorio havas vivipovon — mi ne scias.

reen al la indekspaĝo

5 aŭgusto, 2010.

LINGVA DISVASTIĜADO SENMITIGITA. Lingva disvastiĝo estas longdaŭra procezo, procezo de generacioj aŭ, pli ofte, de jarcentoj kaj jarmiloj. Nicholas Ostler per sia libro Empires of the Word [imperioj de la vorto] (Harper Collins: 2005) pioniris novan disciplinon: lingvan mondhistorion. Li proponas 4 manierojn de lingva disvastiĝo:

(1) Parolantara kresko. La parolantaro de la lingvo simple multnombriĝas preter siajn originajn limojn. La tipa historio de grandaj lingvoj en orienta kaj suda Azio, kaj iom en orienta Eŭropo.

(2) Migrado. Lingva komunumo moviĝas al nova loko kaj kunportas sian lingvon. Ekz la eniĝo de la angla en Nordan Amerikon kaj Aŭstralion.

(3) Difuzado. Parolantoj ne moviĝas en grandaj nombroj sed parolantoj de unu komunumo alproksimigas sian lingvon al tiu de alia komunumo, kun kiu ĝi estas en kontakto. Ekz. la penetro de la angla en Baraton (Hindujon) kaj Skandinavion.

(4) Infiltrado. Kombino de migrado kaj difuzado. Ekz. la disvastiĝo de la angla en Sud-Afriko.

Disvastiĝ-manieroj (2) - (4), ĉiuj ekzemplitaj ĉi tie per la angla, estas kompreneble la plej mondoŝanĝaj kaj la plej diskutataj. Ankaŭ el ili fontas la vaste akceptata nocio "lingva imperiismo". Sed kiaj fortoj fakte igas homojn ekuzi alies lingvon? Tre ofta, sed multe tro simplisma respondo, longe proponata de lingvistoj mem, estis ke nur unu faktoro gravas: potenco. En la vortoj de brita lingvisto J. R. R. Firth, mondpotencoj kreas mondlingvojn. Tamen se oni serioze studas la historiojn de monde gravaj lingvoj, oni rapide juĝas neadekvata tiun popularan ideon.

Ni rigardu unue la kazojn, kie ni plej atendus sukceson de la "potenc-argumento": la kazojn de efektivaj mondimperioj, kiel la Romia. Kio fakte okazis? La latinidaj lingvoj sprosis en landoj, kie la Romia regado stabile anstataŭiĝis per ĝermanaj konkerintoj. La frankoj, burgundoj, vandaloj kaj gotoj nenie trudis siajn lingvojn al la loĝantaroj de siaj teritorioj. Kaj kio okazis en proksima Oriento? Malgraŭ kvin jarcentoj da romia regado, grekoj, sirianoj kaj egiptoj ankoraŭ interparolis en — la greka. Kaj necesas aldoni ke en Norda Afriko, kie la romianoj longe regis, troviĝas hodiaŭ eĉ ne unu latinida lingvo.

Ankaŭ pli oriente potenco ne gravis. En Norda Ĉinio dominado jarcentlonga de tjurkaj, mongolaj kaj tunguzaj popoloj neniel efikis sur la pluvivado de la ĉina. Kaj en 1644 la tutan landon konkeris la manĉuroj, kies lingvo tamen formortis ene de jarcento.

Iafoje la lingvo de popolo absolute senpotenca tamen disvastiĝas. La aramea estis lingvo de nomadoj, sed kulmine en la 8a jarcento A.K. tiu lingvo estis interlingvo de la tuta antikva mezorienta mondo, anstataŭiginte la akadan, kiu originis el la komencoj de Mesopotamia civilizacio. La disvastiĝo de Sanskrito similas: en tuta sud-orienta Azio ĝi fariĝis en la unua jarmilo P.K. la interlingvo de ĉia scienco kaj kulturo, sen helpo de eĉ unu soldato.

Eble temas do pri ekonomia potenco (ofta klarigo nuntempe, aparte kiam temas pri la angla). Ĉu? Fenika markomerco dominis la Mediteraneon dum la plejparto de la 1a jarmilo A.K. sed la fenika lingvo neniam enradikiĝis ekster siaj originaj limoj; la helena restis la markomerca lingua franca dum tiu tempo — eĉ en la kartaga armeo! Kaj kio pri la irana urbo Samarkando, ĉefnodo de la Silka Vojo dum la 6a ĝis la 8a jarcentoj? Ĝi havis lingvon — sed nun forgesitan (angle Sogdian, mi ne konas E-igon).

Potenco, milita kaj ekonomia, kvankam nekonvinka kiel ĝenerala ekspliko, certe rolas en speficaj kazoj; sed eĉ kie ĝi rolas, ĝi rolas mikse. La franca jes ŝuldas multon al Napoleono, sed la prestiĝo de tiu lingvo komencis antaŭ Napoleono. La araba? Skribas Ostler (p. 22): "En la longa daŭro, Islamo montriĝis la precipa motivo por ĝia disvastiĝo, sed estis arab-estrataj armeoj, kiuj efektive portis la lingvon al okcidenta Azio kaj norda Afriko, kreante novajn ŝtatojn kie poste ekestis prozelitismo." Sed ĉirkaŭ la Hinda Oceano kaj aliloke, malgraŭ Islamo, la araba neniam fariĝis pli ol liturgia lingvo.

Estas multe pli da ekzemploj en la verko de Ostler, certe sufice por refuti la nocion, ke lingvoj disvastiĝas precipe kaj ĝenerale pro relativa potenco de siaj originaj parolantaroj.

reen al la indekspaĝo

1 aŭgusto, 2010.

USONA LOKOKO : MIAJ TRANSLOĜIĜOJ

Turisme populara norda regiono de la subŝtato Nov-Jorko nomiĝas "Finger Lakes" (la dekunu fingrolagoj ja havas la formon de fingroj, kaj ĝenas neniun, ke tiom da fingroj sufiĉas por 2,2 manoj); unu el tiuj fingrolagoj estas Cayuga Lake, ĉe kies suda pinto estas universitat-urbo Itako, mia naskoloko. Tie famas montoj, arbaroj, interkrutejoj, akvofaloj. Post multaj transloĝiĝoj mi trovas min nun en Estes Park, Kolorado, ankaŭ fama pro siaj montoj, lagoj, akvofaloj, turistoj ... Kvankam mi rimarkis la koincidon nur antaŭ nelonge — mi vivofine revenis al loko tre simila al tiu, kiun mi forlasis antaŭ 66 jaroj. Supraĵe, mi venis ĉi tien ĉar mia filino kaj bofilo loĝas ĉi tie. Sur pli profunda nivelo, eble temas pri iaspeca subkonscia hejmsopiro.

Mi kreskis ĝis la oka jaro en tiu fingrolagaro, nekredeble bela loko, tamen mia patro volis loĝi en Florido pro sia sano. Tradicie en tiuj tempoj oni kredis, ke sunbanado kaj oceana salo sanigas, ne gravas la malsano, kun la sola escepto de tuberkulozo. Tuberkulozulo nepre loĝu ne en Florido sed en Kolorado (kie mi nun estas; bonŝance la tradicio jam ne ekzistas). Mia familio neniam tute certiĝis, pro kia malsano mia patro suferas, sed ĝi ne estis tuberkulozo, do por ni la solvo estis Florido; kaj se onia patro translokiĝas, oni ne havas opciojn. Tio lanĉis min en tutan karieron da transloĝiĝoj, ĝis mi loĝis ĝis nun en ok subŝtatoj de Usono.

Mi neniam forgesos la alvenon en Florido: mirante mi kaŭris kaj prenis manplenon da tiu blanka sablo — ne konfuzenda kun oceana sablo; blanka sablo estas simple la ordinara grundo de Florido — ĝi similis por mi neĝon en somero. Entute tiu unua transloĝiĝo stimulis ĉiujn miajn sensojn. Pluvis ĉiuage je la unua ptm (tiel ŝajnis al okjarulo). Ranetoj falis kun la pluvo, ĉar ĉu ili ne aperas sur la folioj kaj branĉoj nur post pluvo? Kaj la strandoj, la vastaj strandoj, kie oni povis esti en la oceano kaj samtempe sendanĝere surtera. Mia ĉefa plezuro estis rajdi la rompiĝantajn ondojn per kaŭĉuka floseto, el kio rezultis pli-malpli konstantaj senhaŭtaj genuoj.

Malgraŭ la supozeble saniga potenco de Florido, mia patro mortis tie, kaj ankaŭ mia praavino, kaj pluraj famili-konatoj, kiuj venis al Florido pro sano, forpasis ene de jarkelko. Por plej multaj homoj Florido signifis orajn strandojn, humidan varmegon, kaj sengustajn gazon-ornamaĵojn. Por mi Florido signifis (funebraĵojn jes sed ankaŭ...) malnovajn aŭtojn. Mi ne scias kial, sed plej multaj aŭtoj en Usono tro kadukaj por veturigi en la cetera lando, taŭgis por Florido, kaj gregiĝis tie kiel bataliono da lacaj tankoj. Mi mem havis Ford-Model-A el antaŭ 1931. (Ve, se nur mi estus prizorginta ĝin ĝis nun...)

Ni konektiĝis kun alia branĉo de la familio, jam longe en Florido, kaj mi jam dum mezlernejo komencis lerni metion: kaheladon. Post tiam temis ĉiam pri trovado laboron kiel kahelistoj. Al Nebrasko, reen al Florido; tiam al Pensilvanio, kaj reen al Florido. Ĉiam reen al Florido, kaj pro tio mi ofte nomas min floridano. En tiuj jaroj mi parolis kun suda akĉento; mi scias tion, ĉar mi longe konservis sonbendojn el tiuj tempoj (ili nun perdiĝis).

La kahelado estis siatempe nobla metio. Ni kreis murojn, kiuj daŭru jarmilojn. Sed oni jam ne volas daŭron, kaj nuntempe oni simple algluas la kahelojn al ligno — ligno! — tiel ke post kelkaj jardekoj eblas facile detrui la tuton kaj komenci novan ciklon de mongajno. La reala metio jam ne ekzistas. (Se Vi komprenas tion, Vi komprenas min.)

En Nebrasko (kie fakte ni loĝis en ruldomoj) estis du mejloŝtonoj: unue mi fariĝis Adventisto de la Sepa Tago (sama sekto, en kiu membras Edwin de Kock; mi ne restis en ĝi), kaj due mi ekinteresiĝis pri knabinoj. La du ne tre bone komplementis unu la alian. La maksimumo, kiun oni rajtis fari kun knabino en tiu medio, estis rulsketi kun ŝi sabatvespere, man-en-mane, je muziko laŭtigata el gramofondiskoj. Ke tio tamen estis pura ekstazo nur miaj samaĝanoj komprenos. Poste mi lernis ke Nebrasko vere havas ĝuste la trajtojn, kiujn oni misatribuas al Kansaso: perfekte ebenan terenon, maizon kiel ĉefprodukton, kaj ĝeneralan enuon.

Pri Pensilvanio mi memoras nenion interesan. Iam mi devos reiri tien por vidi, kie mi estis kaj kion mi verŝajne spertis.

Longe poste, provizore reveninte al Itako, mi konatiĝis kun du homoj el Nov-Jorko (la metropolo) kiuj studadis ĉe la Universitato Cornell (en Itako); ili persvadis min veni al la metropolo. Mi tion faris, kaj komencis labori en uzinoj. Tie mi lernis babili germane kun laboristoj el diversaj landoj, por kiuj tiam la germana estis interlingvo. Ankaŭ tie mi lernis, ke ĉiuj homoj, el ĉiuj etnoj, sektoj, nacioj, ktp estas esence samaj, kaj ke ĝuste tio estas la problemo.

Aliajn Esperantistojn mi ankaŭ renkontis en Nov-Jorko, kaj mian estontan edzinon (sudulinon, fakte). Ni geedziĝis kaj mi fine eniris universitaton je la aĝo de preskaŭ 30. Sed pro mia vivsperto kaj antaŭaj aŭtodidaktaj tendencoj, la universitato facilis por mi, ĝis la grado, ke mi doktoriĝis preskaŭ somnambule. Longe post tiam, mia edzino konfesis al mi unu tagon: mi nur volis, ke vi estu respektinda...

Mi doktoriĝis en Indiano, ĉar ties universitato proponis al mi la plej bonan stipendion. (Ankaŭ Harvard proponis, sed mi volis trankvilan vivon.) Post la doktoriĝo denove leviĝis la problemo, kie trovi laboron. Hazarde mi zorge studis de kovrilo ĝis kovrilo, unu someron, faman gramatikon de Leonard Bloomfield pri indiana lingvo, la menomena.* La sekvan jaron kio okazis? Ekestis posteno por lingvisto, kiu pretas labori inter la kvin triboj de Viskonsino, inter kiuj estis ĝuste la menomena. Do ni translokiĝis al Viskonsino, mia sesa subŝtato. Hazardis, ke ne nur la menomena, sed ankaŭ la hoĉanka, fariĝis speciala intereso tie. Kaj la hoĉanka estis, malkiel la menomena, vivanta lingvo (tamen verŝajne en sia lasta generacio).

Mia vivo en Viskonsino tute rilatis al indianoj. Mi preskaŭ tute ne scias, kiel vivas ne-indianaj viskonsinanoj. La unua trajto de la indianoj, kiun mi rimarkis, estis ilia emo porti la samajn proletajn flanel-ĉemizojn, kiujn mi mem portis dum mia kahelista periodo. Mi ekde la komenco sentis min hejme kun ili.

La Viskonsina projekto** konsistis el "mola mono", t.e., registara financado; tio post tri jaroj elĉerpiĝis, kaj mi ne sukcesis enŝovi min en la fakultaton en Milwaukee, nek en Madison (verdire mi ne provis — mi simple neniam kompetentis pri politikumado), sekve — denove serĉis laboron. Posteno por indianisto ĝustatempe havebliĝis en Kansaso, kaj por tiu posteno mi devis konkuri kun miaj propraj Viskonsinaj ekskolegoj — kaj venkis. Hipoteze mi venkis pro tio, ke unu ekskolego neniam ligis siajn ŝulaĉojn, kaj la alia estis simile manka diversrilate. Estu kiel ajn — ek al Kansaso. Jen sep subŝtatoj. Kaj la nuna, Kolorado, estas la oka.

Post Nebrasko, Kansaso estis interesa kaj eĉ havis subtilajn belecojn. Ne eblas nei tamen ke Kansaso fariĝis en usona historio eponimo de nedezirinda loĝloko, kiun eĉ la ĉarma rakonto pri la Sorĉisto de Oz ne povis forpeli. La honoro juste devintus aljuĝiĝi al najbara Nebrasko, sed — eraroj havas pezajn ankrojn.

Fine, ajna leganto, ĉu usona ĉu alilanda, kiu vere konas Nov-Jorkon (la metropolon), rajtus plendi ke mi skribas pri nur ok subŝtatoj kaj ne naŭ. Ĉar metropola Nov-Jorko ja estas unika kaj pli malsama ol la cetera samnoma subŝtato, ol unu efektiva subŝtato malsamas de alia. Tamen se ni konsideru metropolan Nov-Jorkon (ideale) aparta subŝtato, do Teksaso, Florido, Alasko kaj Havajo estus (ideale) apartaj landoj. Tia procedo ne havas logikan finon, do ni ne komencu.

Famaj aŭtoroj de S-kta Mateo ("malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas") ĝis Robert Louis Stevenson ("mi vojaĝas nur por vojaĝi") komentis pri vojaĝado, kaj pozitive kaj negative. Sed neniu laŭ mia scio komentis pri transloĝiĝado. Tio ŝajnas al mi grava breĉo en la praktika filozofio. Kelkajn tagojn en loko nur miskonvinkas onin, ke ŝli lernis ion novan pri la mondo. Oni prefere iru al biblioteko, rigardu fotojn, kaj legu.

Infanaĝe kaj junaĝe mi revis pri domo sur monteto. Tio estis hanta bildo, havanta signifon ankoraŭ nekonatan. Sed ne eblas nei, ke nun mi havas loĝejon sur tuta montaro.

* Leonard Bloomfield, The Menomini Language (New Haven: Yale University Press, 1962).
** WNALP: Wisconsin Native American Languages Project, Great Lakes Inter-tribal Council, 1973-75.
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.