FAKTIVECO EN ESPERANTO

Ken Miner, julio 2011


En Miner 2010 mi skribis interalie pri svageco de Esperanto pro manko de tia indiĝena parolantaro, kia ĉe la etnolingvoj servas kiel datenfonto kaj konstante havebla referenco por gramatikeco kaj signifoj. Unu ekzemplon de tiu malprecizo mi jam proponis en Miner 2009, temanta pri situacia aspekto: interalie, en nia lingvo oni ne scias, kiuj verbaj esprimoj estas telikaj kaj kiuj estas netelikaj, evidenta parto de la lingvoscio de uzantoj de la etnolingvoj. Supozeble, uzantoj de Esperanto decidas pri telikeco surbaze de siaj propraj etnolingvoj; se jes, la decidoj varias; tial la svageco. La rimedoj gamas de plena preskriba deviga gramatiko (pri kiu ni ne disponas) ĝis la "nula pozicio": ĉio estas gramatika, kio havas sencon (kaj do "Li kuris en la ĝardenon, sed li ne atingis la ĝardenon" estas gramatika por ĉiuj, punkto, fino).

En la nuna noto mi traktos duan fenomenon, faktivecon, kiu ĉe la etnolingvoj estas sufiĉe facile determinebla, sed kiu en nia lingvo ofte nebulas. Faktiveco malsimilas de situacia aspekto; dum Aktionsarten estas ontologiaj kategorioj, faktiveco klarigeblas nur surbaze de presupozigiloj (angle: presupposition triggers).

Faktiva predikato (predikato povas esti aŭ verba aŭ adjektiva) estas tia, ke la parolanto/skribanto presupozas (fn1) la verecon de ĝia komplemento. Ni komparu la paron 'scii' kaj 'kredi'.

(1) Liza scias, ke la servisto faris la murdon.

La parolanto/skribanto de (1) presupozas, ke la servisto faris la murdon2, alie li/ŝi ne uzus 'scii'. Tial (2) estas bizara, almenaŭ en plej multaj etnolingvoj:

(2) ? Liza scias, ke la servisto faris la murdon, sed la servisto ne faris la murdon.

En (2), la parolanto/skribanto kaj presupozas, kaj samtempe negas, ke la servisto faris la murdon. Tial la semantika strangeco de la frazo.

'Scii' do estas faktiva verbo. Grava trajto de faktiva predikato estas, ke la presupozo de vereco de la komplemento restas, eĉ se oni negas la verbon. Kp. (3).

(3) Liza ne scias, ke la servisto faris la murdon.

Ankoraŭ la parolanto/skribanto presupozas, ke la servisto ja faris la murdon. Estas nur la verbo 'scii', faktiva verbo, kiu garantias la presupozon. 'Scii' (almenaŭ en la etnolingvoj) estas presupozigilo, kaj tio estas simple leksika fakto pri tiu verbo.

'Kredi' tamen estas nefaktiva verbo:

(4) Liza kredas, ke la servisto faris la murdon.

Memevidente, ĉi-kaze ne estas presupozo, ke la servisto ja faris la murdon. Simile (5):

(5) Liza ne kredas, ke la servisto faris la murdon.

Pro tio tute ne estas bizare, se oni diras (6):

(6) Liza (ne) kredas, ke la servisto faris la murdon, kaj li ne faris ĝin.

Normale en artikolo pri faktiveco, la aŭtoro nun proponus liston de faktivaj predikatoj en la koncerna lingvo. Se temas pri Esperanto (ni supozu, ke kun plena fido ni povas interkonsenti, ke 'scii' estas faktiva kaj 'kredi' estas nefaktiva), ni povus konsideri la jenajn: 'konstati', 'konscii', 'ĝoji', 'malĝoji','memori' 'forgesi', 'malkovri', 'rimarki', 'vidi (ke)', 'bedaŭri' k.s.

(7) Rikardo konstatis / konsciis / ĝojis / malĝojis / memoris / forgesis / malkovris / rimarkis / vidis / bedaŭris, ke lia edzino forvendis la domon.

Probable plej multaj uzantoj de Esperanto traktas la ĉi-suprajn verbojn kiel faktivajn, surbaze de la plej bone konataj etnolingvoj. Sed pri kelkaj, eĉ el tiuj ĉi, eblas dubi. Kiel ĉiam, ni rezonu de la klaraj kazoj al la neklaraj. Ni uzu la teston, ĉu eblas samtempe presupozi kaj negi, kaj ni demandu nin, ĉu la rezultoj estas tiel klaraj, kiel en la kazo de 'scii'. Ni komparu ekzemple (8) kaj (9):

(8) ? Li memoris, ke li ŝlosis la pordon, sed li ja ne ŝlosis ĝin.

(9) * Li sciis, ke li ŝlosis la pordon, sed li ja ne ŝlosis ĝin.

Rimarku, ke necesas scii ĉu (8) estas gramatika. Se ne eblas scii tion, ne eblas rezoni, aŭ ke 'memori' estas faktiva, aŭ ke ĝi ne estas faktiva. Konstante necesas fari gramatikajn decidojn, validajn por ĉiuj parolantoj, same kiel ĉe situacia aspekto.

La leganto rajtas eksperimenti pri la aliaj. Verŝajne pli interesaj estus 'indigni', 'lamenti', 'plendi (ke)', 'priplori (ke)', 'grumbli (ke)', 'koleri (ke)', 'montri (ke)'. Ĉu eblas ekzemple (10)?

(10) Kvankam la kunvenestro lamentis, ke neniu atentas lin, du-tri fakte atentis.

Kio pri (11)?

(11) La prezidanto indignis, ke la kongreso kontraŭas lin, sed fakte la kongreso estis en akordo kun li.

Interesa, kaj sendube problema, kazo estas tiu de 'kompreni':

(12 ) Rikardo (ne) komprenas, ke la burso estas riskoplena.

Eblas fari la saman demandon pri 'lerni','rimarki', kaj 'intui':

(13) Mi (ne) lernis / rimarkis /intuis, ke Freŭdo estis pseŭdo-sciencisto.

Ĉu eblas (14)?

(14) Mi (ne) lernis / rimarkis / intuis, ke Freŭdo estis pseŭdo-sciencisto, sed Freŭdo ne estis pseŭdo-sciencisto.

Aparte interesas 'klarigi', ĉar ŝajnas ke en pluraj etnolingvoj, en pluraj kuntekstoj, 'klarigi' estas faktiva:

(15) Karlo (ne) klarigis, ke ne eblas la proponita demarŝo.

Ĉu estas akceptebla (16)?

(16) Karlo (ne) klarigis, ke ne eblas la proponita demarŝo, kaj ja eblas tiu demarŝo.

Estas multaj detaloj pri faktiveco, kiuj meritas atenton. Estas ekzemple ankaŭ malfaktivaj predikatoj. Tiuj presupozas falsecon de siaj komplementoj. 'Ŝajnigi', 'sonĝi' k.s.

(17) * Sarkozy ŝajnigis / sonĝis, ke li estas prezidanto de la Franca Respubliko.

(Rimarku, ke (17) laŭ la "nula pozicio" simple estas gramatika, ĉar ĝi evidente havas sencon.)

La problemo iom similas tiun de radikaj karakteroj. En plej multaj kazoj, la radikaj karakteroj (substantiva, verba, adjektiva) en Esperanto ne estas problemo, pro la influo de la etnolingvoj. Sed ĉiam restas la krucaj datenoj: 'bros-' kaj 'komb-', 'dand-' kaj 'elegant-', k. c. Ankaŭ pro la influo de la etnolingvoj faktiveco en eble plej multaj kazoj ne estas problemo; tamen ĝenas la krucaj kazoj.

La historio simple estas, ke kiam Esperanto estis kreita, oni ne posedis la koncepton de faktiveco, samkiel oni ne posedis la koncepton de Aktionsarten. La tuta kampo de pragmatiko estis nekonata, kaj la nacilingvoj de la Esperantistoj nepre plenigis la truojn — sed evidente la nacilingvoj intervarias. Iafoje mi pensas, ke la situacio de nia lingvo similas tiun de la vapormotoro en 1887: oni konstruis multajn tiajn motorojn, dum oni tute ne sciis la principojn de vapormotora energio. Tiu scio venis poste.

La fundamentan esploron pri faktiveco faris Kiparsky & Kiparsky (1970) kaj Lauri Karttunen (1970). Post tiam ĝis nun estas multe da artikoloj kaj referaĵoj pri la temo.


PIEDNOTOJ

(fn1) Vidu Miner 2004, sekciojn 1.0 kaj 3.0 pri presupozoj, kaj piednoton 4, pri la kialo ne simple uzi "antaŭsupozo" sed krei neologisman fakterminon "presupozo". (Fakte sekcio 3.2 skize traktas la nunan temon.)

(fn2) Estas grave konstati, ke estas la parolanto (aŭ la skribanto) de a frazo, ne la subjekto de la frazo mem, kiu presupozas la verecon de la fraz-komplemento.


REFERENC-VERKOJ

Karttunen, Lauri, 1970. "Some observations on factivity". Nepublikigita referaĵo, prezentita ĉe la 45a jarkunveno de la Linguistic Society of America, Vaŝingtono, D.F.

Kiparsky, Paul & Carol Kiparsky, 1970. "Fact" En M. Bierwisch & K. Heidolph, red. Progress in Linguistics, Mouton & Co : Hago.

Miner, Ken, 2004. "Enkonduko al pragmatiko". Ĉe http://www.airbits.com/~miner/ENKONDUKO_package/enkonduko.html.

Miner, Ken, 2009. "Situacia aspekto en Esperanto". En Lingva Kritiko, ĉe http://lingvakritiko.com/2009/10/29/situacia-aspekto-en-esperanto/. Ankaŭ legebla ĉe http://www.airbits.com/~miner/ASPEKTO_package/situacia_aspekto.html.

Miner, Ken, 2010. "La neebleco de priesperanta lingvoscienco". En Detlev Blanke kaj Ulrich Lins, red., La arto labori kune: Festlibro por Humphrey Tonkin. UEA, Roterdamo ( ISBN 978-92-9017-113-3), p. 259-271. Legebla ankaŭ ĉe http://www.airbits.com/~miner/LINGVISTIKO_package/lingvistiko.html. Aperis ankaŭ kun angla traduko ("The Impossibility of an Esperanto linguistics") ĉe Inkoj: Interlingvistikaj Kajeroj (http://riviste.unimi.it/index.php/inkoj/article/view/838).